popmuzik' - esperanto - ŝtelitaj kisoj - video - Frankfurto - franca fromaĝo - gitaroj - komputil' - nigrec' kaj buntec'
EN VIVO
07.11.2010 - Toulouse
25.09.2010 - Frankfurt am Main

26.07.2010 - Santa Cruz del Norte
02.07.2010 - Frankfurt am Main

12.06.2010 - Frankfurt am Main
15.04.2010 - Frankfurt am Main

25.02.2010 - Frankfurt am Main

01.01.2010 - Zakopan
e
02.10.2009 - Frankfurt am Main

22.09.2009 - Frankfurt am Main
1
9.09.2009 - Poznan
18.09.2009 - Berlin

29.08.2009 - Härnösand
14.08.2009 - Zwingenberg
11.07.2009 - Helsingør

30.12.2008 - Biedenkopf
12.07.2008 - Copenhagen
07.04.2008 - Frankfurt am Main
25.08.2007 - Montoire-sur-le-loir
22.06.2007 - Saarbrücken
25.05.2007 - Trier
08.05.2007 - Frankfurt am Main
29.12.2006 - Wewelsburg
09.12.2006 - Frankfurt am Main
29.07.2006 - Trier
28.06.2006 - Frankfurt am Main
18.11.2005 - Frankfurt am Main
30.12.2004 - Wetzlar
18.12.2004 - Frankfurt am Main
20.11.2004 - Copenhagen
09.09.2004 - Mainz
13.08.2004 - Frankfurt am Main
30.04.2004 - Mainz
05.03.2004 - Frankfurt am Main
02.10.2003 - Frankfurt am Main
27.06.2003 - London
18.04.2003 - Frankfurt am Main
11.03.2003 - Offenbach

NOVAĴOJ

ELŜUTEBLAĴOJ

DISSENDOLISTO ktp

FOTOJ

MYSPACE & FACEBOOK

PLI!

Éric Languillat Eric Languillat initials dc inicialoj dc initialsdc inicialojdc

30-08-2010
Morgaŭ mi faros foto-sesion kun mia amikino Ini por la kovrilo de la nova albumo! La registrado baldaŭ finiĝos...

21-06-2010
Mi koncertos ĉe Lola Montez je la 02 Julio. Dankon Speziallabor, es wird toll !

02-06-2010
Nova peco ĉe mia spaco. Kaj ne forgesu la venontan koncerton je la 12a de junio, estos speciala Inca Kola koncerto!

27-04-2010
Nova videoklipo tie --> Tatua papili'

09-03-2010
ĵus malkomencis registradon de danciga kanto por mia esperanto-elektropop albumo, registros videoklipon por alia kanzono en Madrid' venontsemanjne kun mia amiko Roger Borges.

07-01-2010
Mi gastos 4 tagojn ĉe la 'kottkott studio' de mia amiko Jules Etienne en Berlino tiun monaton, kaj ni registros muzikon kune. Oni ankoraŭ ne scias precize kion ni faros, sed ni antaŭĝojas!

21-12-2009
Blua/flava instrumentala propaganda albumo haveblas el la bonusa paĝo ("PLI!"). Pliaj kovraĵoj tie, kaj karaokeaĵo tie...
Ĝojan kristnaskon & feliĉan novan jaron!

15-09-2009
PROPAGANDA!!!

21-08-2009
Estos nur mi kaj la gitaro: decidiĝis ke la venontsemajna koncerto en Härnösand estos la unua (kaj lasta?) akustika koncerto de initials dc!! Nun devas mi lerni la partojn, kiujn ludas la komputilo...

28-07-2009
La nova albumo preskaŭ pretas, kaj estos mastrata venontajn tagojn. Ĝi estos eldonita antaŭ la koncertoj ĉi-septembre. Ĝi elŝuteblos senpage kiel kutime, sed vi ankaŭ jam povas mendi la KD-n per la miss king records shop, kaj ricevi ĝin antaŭ la aliaj!

03-03-2009
Mi nun serioze surbendigas pecojn, kaj esperas eldoni novan albumon de initials dc je la fino de la somero.
Etaj
ŝanĝoj en la elŝuteblaĵoj por igi la aŭskultadon pli facila.

10-12-2008
Kontrolu la novan
videon ĉe myspace!

01-12-2008
Venonta koncerto: 30.12.2008 @ Biedenkopf, dum la internacia seminario...

15-10-2008
Estas du novaj demo-kanzonoj ("Berlino sen vi" kaj "another Kate Bush fan") en la limigita zono, kaj unu nova ĉe la Platini 45 paĝo.

12-09-2008
Mi ĵus remiksis novan pecon de the pipettes.
A
ŭskultu: the shoe that fits - initials dc RMX

02-07-2008
*** initials dc en Kopenhago ***
Sabaton 12 Julio @ Børnekulturstedet (Lyrskovsgade 4)

03-04-2008
Venontan lundon, koncerto de initials dc!
Lundo 07.04 @ Ausstellungshalle Goethe Universität, Sophienstraße 1-3. Malfermiĝo je la 8a

17-03-2008
Estas nova kanzono por vi en la limigita zono: superdreamer.

22-01-2008
Estas tri pliaj videoj spekteblaj en la "elŝuteblaĵoj". Ankaŭ la bonusan paĝon "pli!" mi aktualigis per altkvalitaj videoj, novaj kantoj, ktp, kaj ĝi nun estas atingebla nur de aliĝintoj al la dissendolisto. Nova (E-a) kanto tie hodiaŭ...

17-12-2007
Jen kristnaska kanto por vi: la chanson de noël
Kaj sube la kristnaska karto kiu akompanas ĝin. Ĝis baldaŭ, en 2008!

20-09-2007
Estas recenzo de OK kaj 16 en la germana muzika magazino intro. Legu ĝin tie.

20-08-2007
initials dc koncertos sabaton la 25an de Aŭgusto ĉe FESTO en Montoire-sur-le-loir!!

16-08-2007
La tekstoj de "OK" disponeblas tie! Aŭ musklaku mian kapon en la elŝuteblaĵoj.
Bonan kunkantadon!

14-08-2007
Hodiaŭ eldonitaj: OK estas ruĝa kaj ok centimetra, 16 estas blua kaj... ok centimetra. Ambaŭ aĉeteblas por € 3,50 ĉe la miss king records shop. Ambaŭ ankaŭ elŝuteblas por € 0,00
Nu... tio estas finfine farita... nun mi eble povos ekverki veran muzikon...
Oh jes, kaj la tri unuaj aĉetantoj ricevos surprizon...

03-08-2007
OK kaj 16 aperos la 14an de Aŭgusto.

25-07-2007
Dum la miksado de aperontaj OK/16, mi faris paŭzon kaj miksis "Push the button", kiu do nun finfine elŝuteblas el kie-vi-scias-a sekcio.

18-07-2007
initials dc ankoraŭ ne troveblis ĉe youtube. Nun jes ja. Vidu la sekcion "elŝuteblaĵoj".

11-07-2007
Se vi emas aŭdi min kantantan en la hispana, vizitu platini45 kaj aŭskultu la laste enretigitan mp3.
Ankaŭ raportinda: mi finfine estas turnadanta butonojn kaj ludadanta per softvarajn mastrigilojn, celante konverti iujn 'betajn versiojn' en tiujn du 8cm etaĵojn. Pli bladaŭ.

15-06-2007
La 20a koncerto de initials dc okazos en la Kunstsilo en Saarbrücken la 22an de junio. Vidu detalojn tie.

24-05-2007
La koncerto morgaŭ okazos en la iama "Video Wolter" en Trier, Zuckerbergstr. 23. Pli pri la eventoj tie.

11-05-2007
Laurent enretigis dek ses bildojn de la koncerto en la clubkeller. Mi fieras rimarkante ke ili aspektigas min preskaŭ artisteca.

25-04-2007
Du koncertoj venontmonate:
08/05/07 @ clubkeller, Frankfurt
25/05/07 @ ie en Trier (mi ĝisdatigos), kadre de tio.

02-03-2007
Homo plendis ke li per iTunes ne kapablis konverti mian unuan albumon "popcorn for Diane". Mi do mem provis kaj sukcesis... la rezulton do enmetis mi en la elŝuteblaĵojn.

10-01-2007
Dank' al la kurso de esperanto, vi kaj viaj amikoj finfine povas lerni ne nur la germanan, sed ankaŭ la bonan lingvon...

09-01-2007
Per George Michael deziras mi feliĉan novan jaron al ĉiuj, kaj mi sendas la plej bonajn ondojn al la fanklubo!

29-12-2006
Kvankam tio ne estas en la anoncita programo, mi koncertos ĉi-nokte @ IS !!

06-12-2006
mi estis intervjuita en Sarajevo, kaj tio nun aŭskulteblas en la 11a elsendo de varsovia vento, kie mi fuŝe diras la nomon de la paĝaro...

28-11-2006
venonta koncerto: 9a de Decembro ĉe la cantina en Frankfurt', okaze de la nova popupshop evento.

24-11-2006
nova mp3 elŝutebla, kaj dulingvigo de la retejo. "Malnovaj novaĵoj" pro tio nur estas en la angla paĝo.