Éric Languillat Eric Languillat initials dc inicialoj dc initialsdc inicialojdc
initials dc / inicialoj
dc estas Éric Languillat - mi - produktanta sonojn.
Ĉio estas registrita kaj miksita ĉe mi en Frankfurt am Main, Germanio,
uzante makintoŝon, gitarojn, mikrofonojn, kaj muzikumilojn kiujn mi ne
detale priskribos.
Ĉiujn
jarojn mi faras kelkajn koncertojn (vi venu!), ĝenerale en/ĉirkaux
Frankfurt, sed la malpeza koncepto (gitaro + komputilo) facile ebligas vojaĝi.
initials dc estis vidita en Londono kaj Kopenhago.
Koncertoj inkluzivas sinkronajn videojn - se estas projekciilo surloke - hejme
faritajn kun materialo propra aŭ senkopirajta.
